?

Log in

annA's Journal
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends]

Below are the 20 most recent journal entries recorded in annA's LiveJournal:

[ << Previous 20 ]
Friday, September 28th, 2007
1:49 pm
poloj ne tiom katolikas
(felicxe) kiom oni kutime pensas
jen sceno en mia librobutiko kiu okazis antau kelkaj tagoj:
(venas virino cxirkau 40 jaragxa)
(virino): Cxu vi havas Sanktan Skribajxon - Biblion (en la pola "Pismo Święte)
(mi) : Cxu vi volas Malnovan au Novan Testamenton?
(virino): ho nenie mi povis trovi kaj cxi tie tia elekto:
(mi montrante libtojn): En tiu cxi libro vi havas Malnovan kaj Novan Testamenton kune, kaj en cxi tiu Novan Testamenton kaj Psalmojn

virino: Kaj kiu estas PLI BONA??
Saturday, October 7th, 2006
5:41 pm
literatura Nobel-premio
Mi faris (same kiel unu jaron antaŭe) malgrandan ekspozicion kun libroj de aŭtoroj kiuj estas "seriozaj" kandidatoj por ricevi literaturan Nobel-premion. Mi scivolegas ĉu iu de ili ricevos ĝin.
Pasintjare mi kompreneble tute fuŝis, sed tiam ni eĉ ne havis iun ajn verkon de Pinter tradukitan al la pola. Ĉi foje mi metis tien librojn de: Joyce Carol Oates. Mi ŝategis ŝian libron "Patrino foriris", nuntempe mi legas "seksmisuzo: historio de la amo", ankaŭ ĝi bonegas. Mi metis ankaŭ verkojn de: Amos Oz, Mario Vargas Llosa, Philip Roth kies hont' hont' neniun libron mi legis, Haruki Murakami hont' hont' denove, kaj kompreneble mia favorito Ryszard Kapuściński, kies stilon mi ŝategas kaj admiras. Mi ankaŭ pripensas Ismail Kadar. Mi scias ke la plej verŝajna kandidato estas Orhan Pamuk, sed ni ankoraŭ ne ricevis la solan libron kiu estis ĵus tradukita al la pola. Eble lunde ni finfine ricevos ĝin.

Mi scivolas kaj atendas la 12an de oktobro senpacience.
Kaj kiuj estas viaj kandidatoj?
Tuesday, September 12th, 2006
10:09 am
:)
- agrabla babilado kun amikino kiu estas for en usono
- suna vetero
- agrabla muziko de radio
- kaj forta mateo por trinki

tio estos bona tago :)
Monday, September 11th, 2006
11:42 pm
iom seniluzigita
ĵus kiam mi decidis, ke mi ne serĉos novan laboron ĝis la venonta aŭtuno (ni pripensas grandan 3 monatan vojaĝon) telefonis al mi iu de la firmao al kiu mi antaue sendis CV. Mi renkontis ilin por la intervjuo, ili diris ke ili telefonos vendrede sendepende de la rezulto. Hodiaŭ estas lundo kaj ili ne telefonis... Teorie mi ne vere bedaŭras - tamen mi esperis ke ili almenaŭ telefonus...
Friday, September 1st, 2006
11:22 pm
embarasita
sankta skombro!
Mi komprenas ke goulo embarasas min kiam ni parolas anglan aŭ esperanton. La unua evidentas kaj al la dua mi jam alkutimiĝis, sed kial li embarasas min kiam ni parolas pole - tio ne justas. De kie mi diable sciu kial en la pola oni diras "chodźmy" zamiast "idźmy"...
Friday, August 25th, 2006
8:28 pm
ŝajnas esti simpla - sed estas ne...
imagu la sitaucion ke en via laborloko via kunlaboranto de alia oficejo forgesis ion gravan, dokumentojn, monujon, fotilon ktp. mi supozas ke 99 % de vi simple telefonus al ŝli por ŝlin trankviliĝi...

nu al mi la afero ŝajnas esti simpla - sed ne al mia kunlaborantino... wrrrr

nu feliĉe mi ja lasis fotilon ĉe ŝi - kaj sennecese kuris al restauracio ĉe kiu ni manĝis hieraŭ - ŝi simple ne pripensis ke gravas informi min.... wrrrrrrrrr
Thursday, August 24th, 2006
7:43 pm
ne nur Harry Potter
Hodiaux ni havis premieron de la nova pola libro kaj ĝi estis surprize (aŭ eble ne) sukcesa.
Ni vendis pli de ĝi ol dum la unua tago ni vendis librojn kun Harry Potter. Kaj tio ja estas bona novaĵo, ĉar la libro kvankam ĝi estas krimromano estas iom ambicia, oni nomas ĝin fojfoje psikologia krimromano kaj estas aparte bona novaĵo por mi ĉar ĝia rakonto okazas en malnova Vroclavo (dum sieĝo en 1945). Ĝi fakte estas kvara de la serio pri detektivo Eberhard Mock kaj se vi hazarde loĝas en Germanio vi povus trovi kelkajn librojn de la serio en viaj librobutikoj. Mi scias ke ĝi estas tradukata ankaŭ al la rusa, litova kaj nederlanda.
Wednesday, August 23rd, 2006
10:39 pm
bona flanko de mia laboro
estas ke mi povas dormi ĝis la deka matene kaj daŭre esti en laboro ĝustatempe :)
Sunday, July 16th, 2006
3:22 pm
forgesemo...
Fek...

mi forgesis ke hieraux estis naskigxtago de mia patrino. Mi malamas tion. Mi scias ke tiaj datrevenoj gravas por sxi kaj mi neniam gxis nun forgesis pri tio... Fek!
Monday, June 19th, 2006
11:58 pm
fotil-dilemo
Mi havas dilemon. Unue mi skribu ke mi ĉiam ekde infaneco posedis fotilon, mi ĝuis fari fotojn, mi ŝlosis min ene de la malhela ĉambreto por mem ili riveli, mi konsideris min bona amatora fotistino ktp. Poste iu ŝtelis de mi la unuan aparaton, mi aĉetis novan, perdis ĝin, ricevis sekvan ktp. Nun mi havas neniun. Mi havis momentojn kiam mi sentis ke mi volas disiĝi kun tiu ĉi hobio sed deziro fari fotojn ĉiam revenis. Nun mi ne scias, mi ne scias ĉu mi VERE volas aĉeti fotilon kaj reveni al tiu hobio aŭ ĉu mi nur pensas ke mi volas ĉar ĉiuj ĉirkaŭ mi havas fotilojn, faras fotojn, aĉetas novajn ktp.

Mi vidas kelkajn argumentojn por kaj kelkajn kontraŭ
Por:
1. Estus bone havi memorigilon
2. Estus agrable senti min kreiva denove

Kontraŭ:
1. Mi denove perdos amason da tempon (per photoŝopado ekzemple ;)
2. Elsepzos multe – eble tiom kiom kostus flugo al Vjetnamio
3. Dum vojaĝoj koncentriĝos sur fotoj anstataŭ sur tio kio vere okazas ĉirkaŭ mi
4. Mi devos zorgi por ne perdi ĝin denove
5. Mi estus pli libera sen ĝi

ktp. ktp.
Sunday, April 2nd, 2006
10:48 pm
nia pico unikas :)
Ni iris hodiaŭ al nia plej ŝatata picejo "Amalfi" kie ni manĝis kelkfoje antaŭe kaj antaŭ kiam Russ diris kion ni volas manĝi kelnero alparolis nin "unu picon vegetaran kun ajlo anstataŭ fromaĝo kaj du oranĝajn sukojn"
Tio estis por mi tute surpriza kaj agrabla. Des pli ke ni ĵus babilis pri tio ĉu ili rekonas nin kaj nia nekutima mendo.
Vivo ĝenerale bonas
Sunday, February 19th, 2006
9:51 pm
filmo Munkeno
Ni iris hieraŭ por spekti "Munkeno" de Steven Spielberg - kaj kvankam mi ne tiom volis spekti ĝin unue - mi devas konfesi ke verŝajne ĝi estas unu de la kvin plejbonaj filmoj kiuj mi ĝis nun vidis. Al tiuj kiuj ne vidis ĝin ĝis nun - mi ĝin forte rekomendas, kaj de aliaj mi scivolas kiaj estas viaj opinioj.
Tuesday, January 31st, 2006
11:56 pm
januaro 2006
Mi konstatis hodiaŭ, ke ene de pli malpli 364 monatoj kiuj mi travivis dum mia vivo (Marc ne faru denove tiun eraron kaj ne skribu ke mi 40 jaraĝas - mi petas ;) januaro 2006 estis (ĝis nun) la plej feliĉa. Semajno en aŭgusto estis bonega sed enhavis timon kaj fojfojan triston ke ĝi baldaŭ finos kaj eble neniam plu eblos ĝin daŭrigi. Nun afero estas tute alia, samtempe mirinde bonega, freŝa kaj ĝojplena kaj tute normala kaj natura.
Se iu antaŭ jaro dirus al mi ke tio okazus mi tute ne kredus kaj pensus ke ŝli malice primokas mian tiaman malfeliĉon. Samtempe se iu dirus al mi antaŭe ke post 30 jarojn de vivo kiel "solulo" mi tiom facile kaj senprobleme dividos 19 kvadratan metron loĝejeton - mi pensus ke ŝli tutfrenezas. Mi ne scias kion skribi pli - vivo bonegas, olin li pona, ale li pona :-)
Sunday, January 8th, 2006
11:41 pm
du surprizoj de mia ĉefino kaj unu de mi
Nu, ekde du tagojn mi havas novan ĉefinon kaj hierau mi sukcesis surprizi ŝin dufoje. Unue ŝi eksciis ke mia koramiko ne estas pollingvano do ŝi demandis de kie li estas kaj kiam mi menciis ke li estas usonano ŝi diris "do tio estas klarigas kial vi tiom flue parolas la anglan" kaj kompreneble mi devis respondi
"nu, ne vere , ni kutime parolas esperante" kaj tio surpizis ŝin (kio ne surprizis min) sed ŝi ne daurigis la temon.

Poste ŝi hazarde eksciis ke mi ne posedas televidilon kaj tio ŝajnis por ŝi tiom nekomprenebla kvazaŭ ŝi ekaŭdos ke eksterteruloj vere eKzistus. Ŝi vere estis SURPRIZITA ke oni povas vivi sen televidilo kaj ŝia miro ( kaj fakto ke dua informo estis por ŝi pli stranga ol unua) vere surprizis min.
Thursday, November 17th, 2005
11:45 pm
homoj estas che la 12 loko post komfortaj seghojn
tio chi estis titolo de unu reportajho kiun mi iam legi en pola gazeto - temis pri tio kio gravas por firmao.

nu hodiau mi sentas kvazau iu meblo. Vizitis nin hodiau "granda chefo" de nia librovendeja reto kun du aliajn direktoroj (ili chiuj laboras malpli ol 4 monatojn) kaj maldungis mia chefo. Ili simple venis kun la dokumento por ke li subskribu ke li petas interkonsentitan maldungon... Li vere estis personbo kiu scias kio signifas havi bonan librovendejon kia maniere organizi ghin :(((
Li faris grandiozan laboron orgznizante chion ekde komenco, li dedicis multege la sia propra libera tempo kaj "koro" por ke chio estu en ordo... sed por ili tio tute ne gravis - gravis ke che librofenestro estas TRO MULTE diversajn librojn (sic!) kaj iuj atlasoj ne kushas kiel oni imagu ke ili kushu. Vere ili pli multe da tempo parolis inter si pri la mebloj ol kun ni....

nu mi komprenas ghenerale ke ili havis iujn riprochojn pri lia administrado - li estas iom haosa kaj malordigema - do estis ilia rajto maldungi lin - sed mi ege malfelichas pro la MANIERO kiel ili faris tion...

vere mi sentis kvazau meblo... facile anstatauigebla kaj tute malgrava

a.
12:31 am
malbonaj shanghoj en Pollando komencighas :(((
jen kion elpensis nia kara nova dekstrema registaro:

1) ni ne bezonas oficejon por garanti (plibonigi) egalan pozicioj de virinoj kaj viroj - tiu chi oficejo lastatempe ghenerale batalis kontrau iu ajn maltoleremo - nu "ghi simple estas nebezonata" (kvankam EU devigas nin havi simila oficejo nia kara registaro preferas pagi monpunoj anstatu havi ghin)

2) anstatau tion nia chefministro havos "konsilanton pri la vivo ekde gravedigho" - fek!

3) nia kara chefministro diris ke shtato neniel subtenos au promocios kontrauceptio "char tio ne estas rolo de la stato"

4) chefo de la eta oficejeto "oficejeto pri familioj" kiun devas anstataui antauan "de egalan statuson" devis esti unu virino kiu publike diris ke shi estas por invitro metodo, sed pro protestoj de katolikoj de la freneze katolika "Radio Maria" ili decidis ke shi ne estos chefino de tiu chi oficejeto

kaj prezidento de Poznan (kvina granda urbo en Pollando) malpermesis "marshon de egaleco"
kiu estis organizita pere de organizajhoj de gejoj kaj gejinoj (chu "gegejoj" taugas ?) char lau argumenton ne eblas garanti sekurecon por la paroprenantoj kaj aliaj loghantoj de la urbo!!!

fek!
mi NE volas loghi en religia shtato!!
Tuesday, November 15th, 2005
10:21 pm
:) pri esperanto en pola radio
:) tuthazarde mi enshaltis hodiau mia plej shatata radio stacio "trójka" (tria) kaj kun granda plezuro mi audis vochon kiun parolis esperante :) bonega reportajho - en bona kaj populara stacio :)

mi tiom ekscitis - vere malofte oni povas audi ion pli esperanto en pola radio/televido :)
kaj tio chi estis bonkvalita kaj interesa reportajho

:))

tio vere ghoigis min - tio ech superis malghojo pro mia ne plu funkcianta fridujo...
do ekvilibro estas je la flanko de felicho denove :))
Tuesday, November 8th, 2005
6:24 pm
dimancha laboro - stultas
mi iom tristas kaj koleras se nenio shanghos vershajne nia librovendejo estos malfermita ankau chiu dimanche wrrrrrrrrr tiu ideo tute ne plachas al mi - nu lau teorie ni daure laboros 40 horoj ene de la semajno sed ne estos tiom regule kiel nun. Lau mi liberaj tagoj ne samvaloras - estas tute alie havi liberan sabaton kaj dimanchon kiam aliaj viaj amikoj au membroj de familio ankau havas por ke vi povas fari io kune. Mi ne povas telefoni al miaj amikoj marde kaj diri - nu estas semajnfino ni faru iun ekskurson kune....
niaj chefoj diras ke estas nur ghis kristnasko - sed mi timas ke kaj ili kaj niaj klientoj alkutimighos kaj poste estos malfacile shanghi tion...
sola espero en nia stulta dekstra nova registaro - eble ili malpermesos ke vendejoj estos malfermitaj dimanche - sed mi ne vere kredas en tio...
Tuesday, November 1st, 2005
9:50 pm
post malpli ol 50 tagoj
Russ venos
:) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :)
nekredeble - pasis tiom malmulte da tempo ekde tago kiam ni unua foje babilis pri "malvershajna freneza estonteco" kaj nun... li vere venos post nelonge :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :) :)
3:44 pm
kalendara dilemato
unue eta klarigo: mi devas konfesi ke mi estas adiektita: mi devas havi personan kalendaron kiu DEVAS havi unu pagho por unu tago.

Estas sufiche malfacile char kutime sabato kaj dimancho estas che la sama pagho. (Kiom avaraj produktistoj) Kaj la preskau sola eldonisto kiu ne shparas spacon estas iu kvazau religia eldonisto kaj che iliaj kalendaroj estas multege da sanktaj citahojn kion mi malshatas. Tamen ech kiam oni trovu kalendaroj sen citajhojn kaj kun apartaj dimanchoj - kiu acheti:
- chu pli au malpli granda
- kun pli au malpli tekson por skribi
- chu en optimizma purpura kovrilo au pli decan kaj seriozan malhelbluan, au chu io en la mezo...
- chu mi devu substreki mian optimismon pri la jaro 2006 pere de la kovrilo de kalendaro?
- au chu mi achetu iun pli esperantan verdan?

mi dum tiom da jarojn notis miaj pensoj kaj planoj preskau chiutage ke ech nun kiam mi (bedaurinde) ne tiom ofte faras tion elekto de kalendaro estas por mi (iom neracie) grava elekto...
[ << Previous 20 ]
About LiveJournal.com